Nuno, Plejofte, la uzo de infinitivo estas pli neŭtrala, do mi preferas ĝin, tio ŝparas troan cerbumadon, laŭ mia opinio.
Kaj pri la verbo "eject", nur uzantoj kiuj bone konas la anglan kapablas tuj kompreni ke se la lumdisko estas eljêtata, tio ne signifas ke ĝi flugos al sian frunton (troige :-). Tial mi preferas pli ĝeneralan vorton: "eligi". Ne nur datumaron la komputilo eligas: ĝi povas eligi ankaŭ aliajn aĵojn, ĉu ne? Felipe.