> Cxu Debian aux alia linukso estas la plej facile uzebla ? Vi ne demandas en la ^gusta forumo por ricevi senpartian respondon ...
Mi trovis, ke Debian estis pli facile instalebla ol Red Hat. Mi ne provis aliajn linuksojn, sed mi rimarkis, ke SUSY inkluzivas grandan kaj ^sajne tre utilan manlibron en la germana. ^Cu "instali" inkluzivas "agordi"? Mi spertis grandajn problemojn en la agordado de X, PPP, exim, inn, suck, ... ^Ce PPP estis interese, ^car Debian 2.0 proponas tre ta^ugan dosieron por konekti^gi al retservo, sed, ne jam sciante pri ^gi, mi devis iri tre longan vojon por trovi la facilan solvon. Ver^sajne estos tute simile pri suck. Kion fari? > Cxu estas iu de ili kiu pli subtenas naciajn lingvojn (la danan) ol la aliaj? Nu, Red Hat proponis plurajn lingvojn por la instalado, inkluzive de la ^ce^ha, kio kaptis mian atenton pro la ne-Latin-1-aj literoj. Mi ne rimarkis aliajn lingvojn krom la angla en la instalilo de Debian, kvankam ekzistas diversaj dokumentoj en diversaj lingvoj sur la KD, se oni scias trovi ilin. Edmundo

