Jen mi skribas ion por reaserti la ekzistadon de ^ci tiu dissendolisto ... kaj por rakonti pri miaj aktualaj problemoj por la okazo, ke hazarde iu havas konsilon ...
Mi ^jus a^cetis sufi^ce da partoj por konstrui duan komputilon, kaj amba^u nun startas - kun Debian-Linukso, kompreneble. (1) X. La nova ^cefkarto estas TXPro2 (kiu kostas malpli ol EUR 200 kun 300-MHz-a IBM/Cyrix-procesoro kaj 64 MB da memoro kaj estas tre kutima ^cefkarto por hodia^ua plejmalmultekosta komputilo), kaj mi sukcesis startigi X-on per la servilo XFCom_SiS. Tamen la bildo obstine restas pli lar^ga ol la ekrano, devigante min rulumi ^gin dekstren kaj maldekstren per la regiloj sur la ekrano, kio ne estas ergonomie pinta. Eble la ekrano kulpas. (2) Modemo. ^Sajne ^gi konekti^gas per K56flex, sed ne scias pri V.90, ^gis mi programos ^gin per dosiero trovebla sur la kunmetita KD. Tamen, kiel mi faru tiun programadon sub Linukso? Ver^sajne eblas, ^car en la manlibreto kaj sur la KD estas diversaj mallumaj aludoj al "AT**" (tiu komando ja igas la modemon atendi datenojn) kaj al xmodem. Tamen miaj hazardaj provoj tajpi tion kaj jenon en minicom restis sen efiko. (Bon^sance, ^car mi povus igi la modemon ne plu funkcii ...) (3) Retkartoj. Mi a^cetis ISA-busan karton (kies manlibreto mencias NE2000-kongruecon) kaj PCI-busan karton (kies manlibreto donas nenian utilan informon). Tamen neniu el la kartoj estas rimarkata de la kerno, dum ^gi startas - almena^u ne estas mencioj pri "eth", kiam mi rigardas la rezulton de dmesg. Tio surprizetas min, ^car mi atendus, ke almena^u la NE2000-kongrua modemo estu rimarkata de la normala kerno, kiu liveri^gas kun Debian. ^Cu necesas retraduki la kernon a^u instali kernomodulojn, por ke io okazu? A^u ^cu magia argumento ^ce LILO estas bezonata? (4) LS120. ^Gi bone funkcias per mount -t msdos /dev/hdc /ls120, tamen, ^cu eblas funkciigi anka^u mtools kun ^gi? Poste estos pli interesaj demandoj pri IP masquerading ... Edmundo Cetere, Wolfram Diestel rakontis, ke li sukcesis uzi unikodajn trutajpajn tiparojn sub Linukso, kaj ke KDE ekde la eldono 2.0 uzos Unikodon.

