Mi forgesis instali netbase kaj netstd en mia Debian-1.3-sistemo anta^u ol malkonekti ^gian KD-legilon, kaj mi e^c ne plu havas KD-on de Debian 1.3. Aktualigi la tutan sistemon per disketo ne estus amuze, do, ^cu iu havas ^cemane la Debian-1.3-eldonojn de tiuj pakoj kaj povas disponigi ilin al mi per FTP, HTTP a^u e^c retpo^ste?
(Mi supozas, ke netbase kaj netstd sufi^cas, tamen eble estas aliaj pakoj bezonataj.) (La^u www.debian.org oni povas preni de: ftp://ftp.infodrom.north.de/pub/debian/dists/bo/ Tamen tio ^sajne ne funkcias.) Edmundo

