Mia ekrano nun funkcias, tamen xvidtune ne multe helpis min, ^car la solvo estis uzi pli rapidan "dotclock". La^u la manlibro de la ekrano, la sekva linio funkciu, sed la bildo obstine restis pli lar^ga ol la ekrano:
Modeline "1024x768" 65 1024 1048 1184 1344 768 771 777 806 -Hsync -Vsync Tamen la sekva linio funkcias, kaj havas avanta^gon de pli granda vsync (64.03 Hz anstata^u 60 Hz): Modeline "1024x768" 80 1024 1084 1220 1550 768 771 777 806 -Hsync -Vsync Estas tre beda^urinde, ke xvidtune ne ebligas ^san^gi la valoron de dotclock. ^Gi povus e^c a^utomate kalkuli ^gin el donitaj maksimumoj de vsync kaj hsync; tio estus konvena. Miaj retkartoj nun funkcias. En la komputilo kun Debian 2.0 kaj PCI-retkarto sufi^cis la komando "modprobe ne" a^u "alias eth0 ne" en /etc/modules. En la komputilo kun Debian 1.3 kaj ISA-retkarto mi devis unue mal^salti la PnP-funkcion de la karto (por tion fari mi uzis la liveritan DOS-programeton, kiu bone funkciis sub Caldera DR-DOS) kaj poste doni la argumenton "io=0x300" al "ne". Poste, kun funkciantaj retkartoj, mi aktualigis de Debian 1.3 al Debian 2.0 per NFS inter la komputiloj (la aktualigo funkcias mirinde glate per "apt-get dist-upgrade"; mi havis telnet-sesion de alia komputilo, kiu plu funkciis dum la tuta proceduro). Povas esti, ke kun Debian 2.0 ne necesus mal^salti la PnP-funkcion de la retkarto, ^car ja ekzistas la pako isapnptools, tamen mi ne emas ripari funkciantan sistemon. Similan sintenon mi adoptas provizore rilate mian modemon: ^gi konekti^gas per K56flex al Demon, do eble mi vivu sen V.90. Edmundo

