> Cxu cxi tiu grupo estas aktiva? Vi felicxegigxus vidi esperantigxitan > debian-on!
Ne estas multe da mesa^goj, sed ^ci tiu dissendolisto ja funkcias, kaj almena^u mi jam ricevis utilajn konsilojn per ^gi. Rilate esperantigon de Debian, nu, Duncan kreis Debian-pakon iesperanto por esperantigi ispell, sed jen ^cio. Estis anka^u iom da diskutado; mi plusendos al vi private kopiojn de kelkaj mesa^goj. Hiera^u vespere mi cerbumis pri esperantigo de boot-floppies. Beda^urinde la afero ^sajnas ege malfacila. Anta^u ol esperantigi oni devus unue internaciigi, kaj jam tio postulos grandajn ^san^gojn. Tamen mi ne vere komprenas, kiel funkcias tiu afero. ^Cu hazarde ^ceestas iu, kiu detale komprenas la funkciadon de boot-floppies? Edmundo

