Jen kio staras inter ni kaj la Fina Venko de Unikodo. Kun mia plej aktuala kernofliko eblas por la konzolo difini klavaron unikode kaj apliki ^gin kaj unikode kaj 8-bite:
$ consolechars -f LatArCyrHeb-16.psf # elekti 512-tipan tiparon Reading SFM from font file. Trying KDFONTOP. $ unicode_start # elekti Unikodon (UTF-8) $ loadkeys - Loading <stdin> AltGr keycode 46 = U+0109 # ^c AltGr Shift keycode 46 = U+0108 # ^C - oni farus aliajn simile AltGr Shift keycode 100 = AltGr # \ AltGr Shift keycode 42 = Shift # necesas pro te^hnikaj kialoj AltGr Shift keycode 54 = Shift # / $ cat > /tmp/1 # jen mi tajpas ^c^C per AltGr: ** # (aspektas ^guste surekrane) $ unicode_stop # malelekti Unikodon $ consolechars -m iso03 # elekti Latin-3 anstata^u -1 $ cat > /tmp/2 # jen mi tajpas ^c^C denove: ** # (ankora^u aspektas ^guste) $ od -An -tx1 /tmp/1 # la unua dosiero estas unikoda: c4 89 c4 88 0a $ od -An -tx1 /tmp/2 # kaj la dua estas Latin-3-e: e6 c6 0a Eblas anka^u kopii per la muso, unikode kaj 8-bite. Beda^urinde CapsLock funkcias per ruza truko, kaj oni aldonis Unikodon al la klavaro per alia ruza truko, kiu estas malkongrua. Do la kutima me^hanismo por CapsLock ne funkcias kun klavoj difinitaj unikode. Eblas funckiigi klavaron kun CapsLock per tuta alia me^hanismo, per la sama me^hanismo, per kiu iuj rusaj klavaroj ^salti^gas inter latina kaj cirila re^gimoj per la dekstra Ctrl, sed tiam la lumeto sur la klavaro ne plu indikas la staton de CapsLock. Ver^sajne la granda publiko ne akceptos Unikodon sen funkcianta CapsLock-lumeto, do mi planas novan, e^c pli ambician kernoflikon, kiu revizios datenstrukturojn kaj aldonos e^c novajn ioctl-ojn ... Se neniu povos elpensi ruzan trukon por unuigi la anta^uajn ruzajn trukojn ... /usr/src/linux/drivers/char/keyboard.c jam estas plenkreskinta ^gangalo. Edmundo PS: Lynx bele funkcias en unikoda konzolo, sed oni bezonas anka^u redaktilon, kiu funkcias unikode. ^Cu iu konas tian?

