Saluton, Mi malkovris ke estas ege facile ete adapti la dosieron src/chrtrans/def7_uni.tbl de lynx. Post rekompilado gxi tiam auxtomate povas traduki latin-3-ajn aux unikodajn pagxojn al iksa reprezento (utila se oni estas je alia komputilo ol sia propra). En la nun oficiala versio gxi auxtomate tradukas al sensupersignajxoj.
Do, cxu iu scias cxu estas lingvoj por kiuj traduki c kun cirkumfleko aux g kun cirkumfleko ktp al cx, gx (aux eble pli bone al ch, gh) estus io stulta por fari? Se ne, tiam mi proponos tiun cxi sxangxeton al la prizorgantoj de lynx, por ke gxi farigxu parto de la vera lynx, kaj ne nur restus en mia komputilo. Amike, Michiel PS Se iu interesigxas tiam mi kompreneble volonte sendas la koncernajn dosierojn. -- % Michiel Meeuwissen % [EMAIL PROTECTED] % http://pagina.de/mihxil

