Mi ne nur esperantigis la po^stilon mutt; mi anka^u unikodigis ^gin, tio estas, mi plibonigis ^gian traktadon de UTF-8, por ke ^gi funkciu en UTF-8-a xterm. Do oni povas vidi amason da diversaj signoj samtempe en unu mesa^go.
Mi metis anglalingvajn klarigojn ^ce http://www.rano.demon.co.uk/mutt.html ^Cu iu bonvolos provi, ^cu la afero funkcias anka^u por aliaj homoj krom mi? Se vi volas samtempe ekuzi la esperantan tradukon, prenu anka^u la dosieron http://www.rano.demon.co.uk/mutt/eo.po, metu ^gin kun la aliaj .po-dosiero kaj aldonu "eo" al la listo en configure.in. (Se vi ne havas ta^ugan ilaron - autoconf/automake - aldonu al la Makefile-oj anstata^ue.) Amuzi^gu! Edmundo

