Verŝajne la listo debian-esperanto estas bona loko por diskuti pri Esperanto kaj Linukso ĝenerale: http://www.rano.org/debesp.html
Kelkaj projektoj: Mi jam unikodigis kaj esperantigis la poŝtilon Mutt: www.rano.org/mutt-monato.html Oni esperantigas la TTT-legilon Mozilla: www.rano.org/mozilla.org Mi laboras nun iomete pri internaciigo de la instalilo de Debian; ĝi estas jam plejparte esperantigita, sed la esperanta versio funkcias per iso-8859-3, la japana versio funkcias per japana signaro, kaj ĉio estas multe tro komplika. Mi havas belajn planojn ... La tradukprojekto de GNU: www.rano.org/eoprog.html AbiWord ankoraŭ ne funkcias unikode, sed jen interesa projekto por iu, kiu scias pri tiparoj kaj grafikaj fasadoj aŭ volas lerni: www.abisource.com Edmundo

