On Thu, Nov 09, 2000 at 09:44:09AM +0100, Michiel Meeuwissen wrote: > Albert REINER <[EMAIL PROTECTED]> skribis: > > En mia ~/.Xmodmap mi havas: ... > Mi ion tian vidis antauxe. Sed gxi ne vere idealas, cxu? Jam la ideo aperigi > cx per AE vere abomenas min.
Ne, ĝi ne estas ideala. Sed mi apenaŭ iam uzas X-on. > > Sed eble mi foje reprovu. > > Alia acxajxo kompreneble estas ke cxiu memstare arangxu tion; devus ebli iel > centre organizi tion, cxu ne? Por kio? Linukso ja estas tiel bona, ĉar ĉiu povas agordi preskaŭ ĉiun aspekton de la sistemo la sia gusto. (Kvankam la trakto de klavaroj flanke de Linukso estas granda fuŝaĵo: devus esti ne ĝenerala sed po-konzola agordo; mi memoras raporton de Aŭstro kiu iam laboris en Francio - la tiea sistemadministranto ne plu povis uzi la konzolon post la ŝanĝo de la klavaro-mapo.) > > Kaj kiel vi tajpas supersignojn nur-tekste, se ne emakse? Nur emakse mi tajpas (kiam mi estas devigita uzi vi-on, mi skribas ikse kaj poste ŝanĝas la signojn pere de Perl-o). Krome, se hazarde oni vere bezonas, oni povas uzi Alt-numero-kombinon, sed tio estas tre, tre malofta. Albert. -- -------------------------------------------------------------------------- Albert Reiner <[EMAIL PROTECTED]> Deutsch * English * Esperanto * Latine --------------------------------------------------------------------------

