Eduardo, Mi ankaux pensas ke devas esti nur je unikoda sistemo.
Mi provis traduki necxefan pagxon, http://lists.debian.org/debian-esperanto/, laux viaj instruoj sed mi ne sukcesis. Kion mi pensas pri tradukado de pagxo de Debian: - Se ni estus multe certe ni devus traduki pli ol nur al cxefa pagxo de Debian. - Estas ankoraux pli grava traduklaboro por fari. Traduko de pagxo man kaj (traduko/verkado) de artikoloj pri uzo de linukso, ne nur Debian (certe se estas farata de debianoj, esperantistoj igxos al Debian). Certe oni devas fari, por varbi vindozulon, detalajn klarigojn. Luiz Eduardo Tr�pani respondas al Marcos Cruz: >>Mi okulumis, kaj bezonas helpon. Bv. klarigi, kiel ghuste mi faru. Mi >>spertas pri HTML kaj XML, kiujn mi mane prilaboras, sed neniam uzis CVS-ejojn > >Bone, unue pardonu la malfrua respondo. > >Por traduki pagxon ni povas fari la jenon. Vi unue vidu la pagxaron en la >angla, dum vi tralegas tiun pagxaron elektu la pagxon kiun vi sxatus traduki >kaj notu la adreson. Ekzemple, mi elektos la pagxon "Miscellaneous" kies >adreso estas http://www.debian.org/misc/. > >Nun vi devas trovi la originalan pagxon por traduki en la cvs-ejo. Felicxe >vi povas cxion fari per la ttta fasado el >http://cvs.debian.org/webwml/?cvsroot=webwml > >Vi do alklakos 'english' kaj 'misc'. Cxar la pagxo ne havas dosiernomon post >la dosierujo (/misc/) vi volos la dosieron 'index.wml', alklaku sur gxi. > >Estas multaj sekcioj, unu po versio, la unua diras "Default Branch: MAIN" >kaj poste estas ligoj al "HEAD" kaj "download". > >Vi alklakos "download" kaj konservos la dosieron en via disko. Eble vi devos >alklaki per la "alia" butono de la muso kaj poste elekti la agon: konservi >en la disko. > >Felicxe vi kapablas prilabori mane la dosierojn. Vi do prilaboru index.wml, >tio estas, traduku gxin, kaj sendu reen. > >Klopodu tusxi kiel eble plej malmulte. Ekzemple, neniu linio kiu ekas per >'#' devus esti sxangxita. Ankaux kelkfoje utilas lasi la liniojn kiel gxi >estas, tio estas, ne plibeligi la dosieron. Kaj ne traduku la ligojn mem! >Tio estas, la "href" partojn vi ne traduku. > >Poste vi sendu tiun dosieron al mi kaj mi tuj metos gxin en la cvs-ejo. >Bonvolu, en tiuj kazoj sendi la mesagxon kaj al la listo kaj al mia adreso, >cxar tiel mi gxin tuj vidos. > >Bone, espereble mi iel helpis, ne hezitu skribi al mi denove. > >Ni provu! > >Eduardo. > >KromNoto: wml estas simpla, la dosierojn estas kiel html sed tio permesas >ankaux aldoni aliajn ajxojn, iel kiel "macro processor". > >>Cetere, mi rimarkis, ke la esperanto-paghoj uzas Latin-3. Chu ne pli bone >>shanghi tion en Unikodon? Chu tion ni povas elekti? > >Kiam mi ekis ne eblis elekti unikodon pro iu tehxnika kialo. Mi ne scias cxu >tio sxangxis, la aliaj lingvoj dauxre uzas aliajn kodojn kaj ne unikodon >(greka, cxina, japana, ktp). Nu, cxiuokaze ni ja povas tutfacile sxangxi al >unikodo poste. Mi tamen redemandos cxu eblas aux ne gxin uzi. > >Gxis baldaux, Eduardo.

