Antaux kelkaj horoj mi estis konektata al reto per ppp kaj sen fari ion ajn, mi auxdis, ke bruo de mia masxino kreskis, kiel dum jxeto de komando kiu postulas multe da kalkulado (cpu) gxi iam kreskas. Mi jxetis $top, kaj vidis procezon 'find' de uzanto 'nobody' (!), se mi bone memoras, mi tuj moritigis kiel superuzanto. Tuj aperis precezo 'find' de superuzanto (root) kiu estis mortigata de mi kiel superuzanto. Tiam dum momenteto mi vidis de superuzanto procezon 'ls'.
Cxu tio estas grava? Cxu estas ofte, ke superuzanto jxetu tiajn komandojn? Mi tuj redaktis du dosierojn kiu estis nur kun komentariitaj linioj. Iam mi vidis tio kaj prokrasti tiun taskon... En /etc/hosts.allow mi metis linion 'ALL: 127.0.0.1' En /etc/hosts.deny mi metis linion 'ALL: ALL' Cxu tio jam helpas? Cxu oni povas nuligi efekton de tiuj dosieroj?, tio estas, mi vidas ke ili estas tiaj sed ili tauxgas por nenio cxar iel oni trompas min. Cxu estas io farinda? Cxu oni invadis mian masxinon? Helpon mi petas. Luiz

