On Sat, 17 May 2003, **** wrote: > Kiel oni povas traduki jenon
Nu, kiam mi unue pensas pri tradukado mi pensas pri kio vere estas la vorto(j): > mail user agent MUA MUA - programo uzata de kliento por legi kaj sendi ret-posxton > mail transfer agent MTA MTA - programo uzata de servilo por transdoni de kaj al la interreto > mail delivery agent MDA MDA - programo uzata de servilo por liveri ret-posxto al skatoloj (eble nur unu) regataj de la kliento Tiam mi devas pripensi kiu legus/uzus la vorton: Teknikuloj povus uzi: MUA - klienta posxtilo MTA - ret-posxt-transdonilo MDA - ret-posxt-liverilo Sed eble tiuj signifus ne multe al "simplaj uzantoj". Kaj do eble: MUA - klienta posxtilo MTA - ret-posxt-ilo (cxar vere ne gravas al uzanto) MDA - posxt-ricevilo aux posxt-enskatoligilo aux posxt-kategoriilo Placxus al mi se cxiuj komencus kun "P" por speguli la anglan. Do eble pli bone estu: MUA - Posxtilo Klienta - PK MTA - Posxtilo Transdona - PT MDA - Posxtilo Disdona - PD Kaj kompreneble ni povus aldoni "Agento" por plikongrui, sed tiu ne placxus al mi. Eble ni forprenu "Ilo" kaj do estus PKI ... NE!!!! (PKI jam havas gravan komputilan signifon.) Eble ni forprenu "ilo" kaj uzu "programo" kaj do PKP = Posxta Klienta Programo, PTP = Posxta Transdona Programo kaj PDP = Posxta Disdona Programo. ? Nu. Mi esperas ke tiuj pensigus iun por trovi pli bonajn vortojn. -- universero trio... mailto:[EMAIL PROTECTED] Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org

