****** Sebastien Montagne = S. >S.: >S.: Saluton Luiz, Saluton Seb,
>S.: Mi esperas ke helpos al vi, Jes, helpegis min. Mi povis sxangxi por mia laboro, kaj mi sukcesis fari tion. Mi dankas vin! Restas du problemoj. Unu el ili estos solvata pere de programo de Edmundo. Alias estas: Se mi havas du dosierojn, ili estas listo de vortoj, kiel ekhavi trian dosieron, kiu enhavos liston de vortoj, kiuj estas kaj de la unua dosiero kaj dua dosiero ankaux? Mi pensis uzi grep, sed, cat tamen mi ne estas suficxa esperta por tion fari. Mi provis "comm -12 dosiero1.asc dosiero2.asc > dosiero3.asc" kaj ecx pensis, ke mi sukcesis, tamen poste mi rimarkis, ke comm laboras laux linio, do povas esti sama vorto en dosiero 1 kaj 2, sed gxi ne estos en dosiero3.asc, se ili ne estas en "sama linio", linio de sama numero kaj en 1 kaj en 2... Cxu vi aux iu cxi tie scias kiel solvi tion? grandan antauxdankon, Luiz

