JeanSeB:

>> La programo petis informojn pri mia modemo, kaj mi tute ne kapablis 
>> respondi, c'ar mi konas nenion pri tiu temo.
>> C'u ekzistas rimedo por eltiri tiujn parametrojn el Windows, kaj 
>> enmeti ilin en Linux, 

Gilberto:
 
>       Bedauxrinde ne.

Kial ne? Kiujn datumojn ghuste vi bezonas, JeanSeB? En Windows facile
eblas vidi chiujn respondojn de la modemo al la normaj AT-ordonoj, per
la ilo "modemo" en la "kontrolpanelo". Krome eblas koni la IRQ-ojn kaj
aliajn detalojn per la ilo "sistemo" tie.

Marcos


Reply via email to