Selon Antono Vasiljev <[EMAIL PROTECTED]>: > Saluton, samideanoj :) > > Ĉu iu scias kiu estas tradukanto de Xfce?
Saluton Antono! > Mi volas kontribui al la projekto ĉar Xfce ekplaĉis al mi :) > Sed mi bezonas helpon kaj konsilojn de sperta homo por starti la > laboron. La cxefa tradukanto de Xfce estas mi. Oni povas sendi al mi eo.po dosierojn por ke mi metu ilin en la SVN arkivon de Xfce. La laboro komencis cxirkaux la 8a de majo 2005, sed cxiam estas multe da tradukindaj dosieroj! Bonvolu viziti: http://sylvano.esperanto.free.fr/XFCE/esperantigo.html Se vi volas kuntraduki: 1. vi elektas Xfce-programon 2. mi sendas al vi la malplenan eo.po dosieron por tiu programo 3. vi tradukas gxin (en UTF-8 prefereble), kaj sendas gxin al mi 4. ni kontrolas la dosieron kune 5. mi metas gxin en la Xfce SVN arkivon ktp. Prave: pri tradukado, ni prefereble uzu la alian liston: debian-l10n-esperanto(@)lists.debian.org, aux kiam suficxas, ni nur skribu unu al la alia. > Kaj, ĉu iu pensis pri tradukado de Firefox? Bona ideo. > -- > Ĉion bonan, > ★ Antono ★ Vasiljev ★ > > jid: [EMAIL PROTECTED] > http://a-n-t-o-n.com/ Gxis, Sylvano. -- GNU/Sylvain - http://sylvano.esperanto.free.fr/ -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

