Saluton, 

Mi volas krei tekstan dosieron per pdflatex, kun jpg au eps en la fono.
Ĉu vi scias kiel?

Mi sukcesis fari tion per \documentclass{beamer} kaj
\usepackage{beamerthemesplit} tamen tio estas malbona solvo, ĉar krom
aliaj problemetoj estas gravaj problemoj, mi ne sukcesas:

- forigi "navigation bars", nek uzi por ili koloron blanka, por tiel
  kaŝi ĝin.
- uzi \usepackage{fancyhdr} 

Nu, beamer ja taugas por prezentado... Mi povus solvi per ppower4, tamen
ppower4 ankau taugas por prezentado, ne por teksta dosiero.

Kion vi sugestas al mi?


Dankon,
--
Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]> 

Reply via email to