Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>: > Mi kreis tekston kiel ĉielarko per Gimp por pdf, tamen la rezulto ne > estas tiel bona kiel latex-a teksto. Ĉu vi scias kiel meti teston > kiel ĉielarko? (En formo de ĉielarko)
Laŭ mia kompreno, vi volas skribi tekston laŭ kurbo, kaj vi volas vektoran bildon, ne bitbildon. Mi pensas, ke nek GIMP nek LaTeX taŭgas por tio. Verŝajne vi uzu scribus aŭ inkscape. Mi estas spertulo pri neniu el tiuj programoj, sed mi ĵus legis en Vikipedio, ke per inkscape eblas skribi tekston laŭ "vojo". Edmundo -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

