Saluton! (Jen respondo al iom malnova mesaĝo...)
Antono Vasiljev <[EMAIL PROTECTED]> writes: > $ sudo gedit /etc/apt/sources.list > aldonu "deb http://esperanto.by/debian duloka/" kiel aparta linio Ŝajnas ke via Debiana deponejo ne plu atingeblas. Ĉu vi povus "reretigi" ĝin? Antaŭ unu aŭ du jaroj, amiko kaj mi prilaboris pri ReVo pakaĵo por Debiano. La pakaĵofonto troviĝas ĉe: https://ssl.bulix.org/svn/thomas/debian/dict-revo/ Tiam, la persono kiu zorgas pri `dictd' (Kirk Hilliard) estis entuziasma pri la projekto kaj li proponis helpi nin enmeti la pakaĵon en la oficiala Debiana deponejo. Do eble vi devus skribi al li kaj provi prilabori tian solvon? Dankon, Ludoviko.

