saluton, Mi kreis diskutgrupon ĉe http://grupoj.literaturo.com/ "traduzir", kaj nun mi volas krei unu plian: "duboj" por komencantoj
Tamen estas mistero, kiun mi volas solvi antaŭ krei tion Kiam mi "malfermas" http://grupoj.literaturo.com/mailman/listinfo/traduzir_grupoj.literaturo.com per FireFox iel la postulata tempo estas longega, kaj ial la navigilo provas grupoj.pentuvio.com, kiu tute ne rilatas al la adreso, cetere eĉ ne ekzistas... Tamen per opera aŭ dillo la problemo ne ekzistas. Per FireFox se mi klavas F5 aŭ Ctrl+F5, ne gravas, la afero ne bone marŝas. Se mi forviŝas .mozilla, t.e. ĉiujn preferojn, la problemos restas. Mi plendis al la entrepreno, kiu zorgas pri pentuvio.com kaj literaturo.com tamen ili diras ne trovas la problemon. Detalo: iam "traduzir" funkciis ĉe pentuvio.com (grupoj.pentuvio.com) sed pentuvio iris al alia servilo kaj entrepreno pro postuloj de Visa, kaj tie restis literaturo.com kiu ricevis la diskutgrupon kaj kreiĝis grupoj.literaturo.com tamen post ĉ. unu monato mi rezignis servilon kun Vindozo kaj trovis vojon por pentuvio.com resti ĉe apache, tamen ne plu estis grupoj.pentuvio.com kaj pentuvio.com revenis al sama entrepeno demando: ĉu vi rimarkas saman problemon? kiel tio povas okazi? grandan dankon, Luiz -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

