I would like that [email protected] is being continued. (actually I chose Debian as my Linux distribution becaurse Esperanto issues was discussed there).
I have just written an article about Esperanto, Debian and KDE (attached), based on some of the informations I have got through [email protected] Jen artikolo pri Esperanto, Debian kaj KDE, bazita de la informoj kiujn mi ricevis per [email protected] Gxi aperos en Esperanto en Danio, Eventoj kaj aliloke. Komentoj bonvenas! -------------------- LA ARTIKOLO -------------------- Linux parolas Esperante ======================= Lastatempe oni auxdis multe pri libera mastrumsistemo kiu estos onidire la plej grava konkurento al Windows kaj granda problemo por Microsoft kaj la posedanto Bill Gates. Tio estas Linux, evoluita laux la ideologio de malfermeco de finno Linus Torvalds. La plej grava diferenco estas ke Linukso estas senpaga kaj, male al Windozo, cxiuj rajtas akiri kaj sxangi aux plibonigi la fontokodon. Tion faris miloj da homoj, kaj pro tio Linuks estas nun versxajne la plej bonkvalita kaj stabila mastrumsistemo en la mondo. Masxinoj kun Linukso povas funkscii dum jaroj sen ecx unu paneo aux restartigo. Kompare oni devas restarti Vindozon plurfoje tage, kaj reinstali gxin regule. Cxar Linukso estas malfermeca sistemo kie cxiuj rajtas proponi sxangxoj, gxi havas ankaux subtenon por Esperanto. Lastatempe la grafika uzant-surfaco por Linukso, KDE (K Desktop Environment), popularigxis kaj gxi nun ekzistas en multaj lingvoj, inter alie en Esperanto. Linukso kaj KDE estas senpagaj kaj povas ekzisti en la sama komputilo kiel Vindozo. Oni bezonas nur tempon kaj iom da libera diskospaco (laux la ambicioj, sed minimume 100 MB por komfortabla instalo). Cxiuspecaj programoj ekzistas por Linukso, inter alie senpagaj versioj de Wordperfect 8.0, Netscape, kaj pluraj aliaj oficej- kaj interretaj programoj. Krome ekzistas DOS- kaj Vindoz-emuliloj per kiuj oni (kun iom da peno) povas uzi ordinarajn DOS- kaj Vindozajn programojn sensxangxe. Legu pli pri linuks cxe http://www.sslug.dk (dane) aux http://www.linux.org (angle). Ekzistas ankaux instruaro de Wolfram Diestel por kiel uzi Esperanton sub Linukso cxe http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html (pri Linukso) http://www.uni-leipzig.de/esperanto/material/kde/kde.html (pri KDE) Krome, estas diskut-listo kie oni povas starigi demandojn pri Linukso: http://www.rano.demon.co.uk/debesp.html PS Ke Linukso estas stabilega kompare kun Vindozo mi povas persone atesti. Cxe mia universitato ekzistas fakte Linuks-komputilo kiu seninterrompe funksciis dum PLI OL UNU JARO, kvankam la studentoj uzas gxin vigle cxiutage. -- Jacob Nordfalk, Danio Telefono +45 26206512

