Mia kialo por proponi sxangxo de "cxion" al "cxiu(j)n" estas ke mi ne certas cxu io sekvas "Select All" aux ne. (Se estus, ekz. "Select all pictures" aux io simila, evidente ni bezonus "cxiujn"). Tamen, laux la aliaj tradukoj, mi pensas, ke temas nur pri la menuero Edit --> Select All, kaj do "Elekti cxion" tute tauxgas.

Krom tio, Bertilo, cxu vi vidas aliajn dubindajxojn? Kaj kion vi opinias pri tiuj terminoj, pri kiuj mi ne donis opinion en mia kolumno de la tabelo?

Kaj vi, aliaj skipanoj... ankaux viajn opiniojn mi petas.  :o)

Bonan legadon al cxiu.


Tim


On 22 Mar 2005, at 23:47, Bertilo Wennergren wrote:

Tim skribis:

Listo de kontrolendaj terminoj el Cxapelilo:
http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2574/Cxapelilo-vortoj.sxc

Mi tralegis tiun dokumenton kaj mi ne trovis, ke la elektoj de Tim estas tute akceptindaj.

Tim demandis 'cxu "elekti cxion" aux "elekti cxiu(j)n"?'.

Mi pensas, ke "elekti chion" estas preferinda.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part



Reply via email to