CXu .po-dosieroj estas trakteblaj per Makintosxo? Mi kapablis legi aliajn dosierojn de vi senditajn, sed ne .po-dosierojn; ili restas senetikedaj sur mia komputila laborejo. Mi havas PowerBook G4 kaj MacOS 10.2.8.Pardonu la prokraston antaux ol respondi, sed estante Makuzanto de nur kelkaj semajnoj, mi devis iom sercxi kaj proveti solvon.
Sed solvon mi ja trovis: mi nun uzas KBabel pere de Fink sur mia nova MacMini. Oni elsxutu kaj instalu Fink el http://fink.sourceforge.net, kaj poste instalu KBabel per gxi. Sxajnas, ke gxi bone funkcias, sed mi ne ankoraux profunde testis.
Alia ebleco, kiun eble vi preferus: Joey provizas Linuksan masxinon sur kiu vi povus ruli KBabel per X11 sur via masxino.
Mi pensas, ek vi (Arnold) estas suficxe komputilema, do mi ne tuj pli klarigas pri tiuj iom teknikaj rimedoj. Tamen, se vi aux iu alia petas helpon pri tio, mi tute pretas pli detale priskribi kiel funkciigi tiujn programojn.
Tim
PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part
