Mi skribas por peti viajn ideojn pri paraleloj kaj ligoj inter la movadoj Esperanta kaj liberaprograma. Post du semajnoj, mi prelegos pri tiu temo, cxe la Tutmonda Renkontigxo pri Libera Programaro (la "Rencontre Mondiale du Logiciel Libre", http://2005.rencontresmondiales.org/ ), kaj mi sercxas ideojn, informojn, hiperligilojn al utilaj pagxoj, k.s.
Mi jam konscias pri la komparo skribita de Dale Gulledge cxe http://www.ikso.net/~chuck/freesoft.htm kaj mi pensas uzi plurajn ideojn de tiu pagxo (kun la permeso de S-ro Gulledge, kion mi petas per kopio de tiu cxi mesagxo). Kiel titolo mi pensas uzi: "Linukso: la Esperanto de komputiko. Esperanto: la linukso de la lingvoj".
Do, specifaj petoj:
-- S-ro Gulledge: mi esperas, ke vi ricvas tiu cxi mesagxon, kaj mi estus dankema pro via permeso uzi viajn ideojn.
-- mi ne plu memoras kie mi legis la proponitan titolon; se vi scias, kiu verkis gxin, informu min!
-- se iu, kiu spertas pri prezentajxoj en OpenOffice.org, sxatus prepari belan fonon por miaj lumbildoj, tio estus tre bonvena. Ecx io suficxe simpla -- kun identigaj simboloj de OOo kaj de Esperanto -- estus bona.
Do, mi antauxgxuas viajn respondojn, aux al la listo aux al mi. Ekpripensu!
Antauxdankon pro viaj helpemaj proponoj.
Tim Morley
PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part
