Saluton,
mi estas nova en tiu cxi listo. Mi pardonpetas se vi jam pridiskutis cxi
tiun temon.
En Vikipedio antaue oni uzis "uzulo"-n. Poste oni sxangxis tion al "uzanto".
Ankau mi cxiam pensis ke -ulo estas uzata por personigi "esence
adjektivajn vortojn"
- dika --> dikulo
- granda --> grandulo
- ricxa --> ricxulo
kaj -anto / -isto por personigi "esence verbajn vortojn"
- paroli --> parolanto
- bicikli --> biciklanto
- kanti --> kantisto
Do, mi demandas min (kaj vin :-) ) cxu ne pli bone uzi "uzanto"
anstatau "uzulo" ankau en Ooo-tradukoj.
Amike,
Yves Nevelsteen
Gent - Belgio
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]