On 20 Mar 2006, at 19:08, Gian Piero Savio wrote:
Bonege pri la fino de ooo-writer, gratulojn al Bertilo.
Mi estas preta ĝin revizii per helpo de la itala kiel Alt-lingvo.
Ĉu estos en ordo?
Tre bone, Gian Piero, dankon.
Tamen scivoleme mi serĉis la aliajn dosierojn kaj E-o ne aperas en
la listo de lingvoj kvankam ŝajnas al mi, ke Tim anoncis ilian
preparadon.
Mi nur hodiaŭ malkovris, ke Rosetta ne anoncas ĉiun lingvon al ĉiu
uzanto. Vi devas elekti la lingvo(j)n, kiu(j) interesas al vi. Sur
paĝo kie oni vidas liston de lingvoj por iu dosiero (ekz. https://
launchpad.net/distros/ubuntu/breezy/+source/openoffice.org2/+pots/ooo-
writer/ ) oni vidas ankaŭ "Your preferred languages:" kun suba
ligilo: "Select languages..." Post kiam vi tie elektos Esperanton, mi
kredas, ke vi vidos nian lingvon en via listo.
Kune ni lernas!
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]