Saluton al ĉiuj.

Tiu ĉi mesaĝo estas nur informilo pri tio, kion faras Joey kaj mi por la venonta paŝo al apero de OOo en Esperanto.

Pasintsemajnfine, ni pasigis plurajn horojn interŝanĝante sciojn pri tiu projekto kaj laborante pri la tradukitaj dosieroj (fakte ĝis nun, nur pri ooo-writer, dum kiam ni mem lernas precize kio farendas).

Ni malkovris plurajn ilojn, kiuj serĉas eventualajn eraretojn (kiam la angla kaj la tradukita frazoj finiĝas per malsamaj interpunkcioj; kiam la uskleco de la frazoj ne kongruas; kiam la nombro de signoj kiel ", ', /, ( ), [ ], ktp. ne kongruas; k.a.) kaj ni korektis ĉiujn tiajn erarojn en ooo-writer. (Estis pli ol trideko da ili).

Ni ekbatalis kun la skriptoj, kiuj devus re-tranĉi la grandajn .po- dosierojn de Rosetta al la malgrandaj dosieroj, kiujn ni uzis antaŭe, ĉar tiujn ni bezonas por la sekva parto. Post kiam ni atingos tiujn, ni uzos alian skripton por konverti la .po-dosierojn al .gsi-dosieroj, t.e. la formato uzata de la kompilantoj de OOo.

Antaŭ tio, tamen, ni devos fari la saman sencimigon kun ĉiu alia dosiero de Rosetta, kiun ni tradukis, por poste enmeti ĉion en unu grandega .gsi-dosiero.

Tion ni poste uzos por kompili testversion de OOo. Por tio, ni estos helpataj de Khirano el la japana tradukskipo de OOo (kiu enhavas plurajn esperantistojn, se mi bone komprenis), kaj de Pavel Janik, kiu okupiĝas pri la kompilado de multaj alilingvaj versioj de OOo.

=================================

Se iu tradukanto de la skipo kompetentas ankaŭ pri tiaj teknikaj aspektoj kaj ŝatus partopreni la procezon, ekkriu, kaj ni sendos (multe!) pli da detaloj viadirekten. Vi povus ekz. fari al alia dosiero la saman sencimigon, kiun ni ĵus faris al ooo-writer.

Por la neteknikuloj, ne timu -- la helpodosieroj estas trioble pli grandaj ol la cetero de la tuta frazaro, kiun ni tradukis ĝis nun, do ne mankos al vi laboro!

Ĝis reskribo.


Tim


PS Afero, pri kiu ni jam konsciis, sed kiu tamen kaŭzis al ni problemojn, estis la daŭre malbona traktado de unikodo fare de multaj lingvoj/iloj/skriptoj/ktp. Eĉ relative nova skripto, kiu utilas nur al tradukantoj, tute malkapablis trakti unikodan tekstodosieron. Tio tre klare indikas la kialon por nia elekto uzi la 'x'-metodon anstataŭ ĉapelitajn literojn -- ni perdintus multe da tempo kaj eble eĉ da via laboro se estus ĉapelitaj literoj en la tradukitaj dosieroj. Ne timu, tamen -- ĉiu 'x' ja iĝos belan ĉapelon antaŭ la fina eldono de la programaro. :o) Estas nur dum la prilaborado, ke ni bezonas la 'x'-ojn.

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to