Saluton, Arnold!
Linukso bezonas minimume du diskpartojn: "swap" malgranda (eble 512MB) por 
eventuale meti labormemoron sur la disko, kaj normale granda por la sistemo.
Se vi sub Makintoŝo farus tiujn diskpartojn, Ubuntu povus reformati la 
diskpartojn per sia propraj dosiersistemaj formatoj (swap kaj ekz. ext3). Se vi 
mane elektas la ĝustajn partojn, nenio devus kaputiĝi...
Tamen estas bona okazo por fari rezervajn kopiojn.

Mi mem uzas Kubuntu, kaj unue faris neesperantan instalon; iel ĉe la elekto de 
Esperanto ĝi refalis al la angla. Eble vi sukcesos tiurilate.

Pri tiu swap-memoro:
AnkaÅ­ Vindozo faras ion similan, sed uzas dosieron por tio. Pro la tre 
speciala karaktero de la swap-memoro, kaj bezonata rapideco, estas pli bone 
havi la memoron ekster la normal dosiersistemo - ekzemple pro senfragmentigo, 
ŝlosado de la dosiero k.t.p.

Sukceson!
Joop

Arnold Victor <[EMAIL PROTECTED]> skribis: 
Mi volas instali Ubuntu sur apartan diskoparton ligitan al mia  
makintoŝa ĉefkomputilo, sed la instalilo ne identigas la apartigitan  
parton de tiu aparta disko laŭ mia nomo por ĝi. Mi ja trovis  
indikitan apartigitan diskoparton de la koncerna grandeco, sed estas  
postulita instalo de diversaj unuoj, kaj mi timas forviŝi aliajn  
partojn de la aparta disko. Ĉu estas ia bazkona instruilo, kiel  
instali Ubuntu-n aŭ ion similan sur specifan makintoŝan diskoparton?



                
---------------------------------
Besseren Schutz gegen Spam - jetzt bei dem neuen Yahoo! Mail .

Reply via email to