Saluton.

Mi skribas nur por informi vin, ke Joey estas aktuale ĉe konferenco "Ubuntu Developers" en Mountain View, Kalifornio. Li sukcesis plurfoje diskuti kun la programistoj de Rosetta, kaj montris al ili iom kritikemajn mesaĝojn miajn pri la funkciado de Rosetta.  :o)  Fakte, la lastaj estis senditaj al diskutlisto antaŭ nur kelkaj minutoj, do vi povas legi la diskutojn (en la angla) se tio interesas al vi.

Ili aspektas tre aŭskultemaj, kaj la rezulto devus esti pli bona Rosetta por ni. Aktuale, estas malfacile poluri tradukon per ĝi, ĉefe ĉar ni ne povas sciigi al aliaj skipanoj kiujn tradukaĵojn ni jam poluris, sed tio baldaŭ ŝanĝos, oni promesas.

Amike salutas


Tim

Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to