Tim:

On 9 Apr 2007, at 05:21, Donald Rogers wrote:

Ĉu vi povus doni iom pli da helpo pri la aranĝo de la dosieroj en la
deponejo? Mi supozas ke ni iru al "trunk", sed mi ne rekonas la nomojn
de la dosieroj. Ĉu ili estas samaj al tiuj, kiujn ni uzis antaŭe?

La dosieroj estas same kiel ni uzis antaŭ antaŭe. :o) Ĉe Rosetta/Launchpad, ili havas propran sistemon, pli-malpli laŭaplikaĵan (Verkilo, Kalkulilo, Prezentilo, ktp.) sed ĉie alie oni havas unu .po-dosieron por ĉiu fontkoda dosiero, kun la sama nomo, kiel tiu lasta. Ankaŭ la arbara strukturo spegulas tiun, de la C-fontkodaj dosieroj.

Tian aranĝon ni uzis antaŭ ol ekuzi Rosetta, kiam ni interŝanĝis .zip-arkivojn per Yahoo-a retgrupo. Nun ni tien revenas, sed kun SVN-deponejon, por aŭtomate fari la laboron, kiu forrabis dekojn da horoj de mia vivo!

Mi kredas vin, kvankam mi daŭre havas la impreson, ke mankas amaso da dosieroj. Eble la kialo simple estas, ke mi tute ne komprenas, kiel orientiĝi en tiu amaso da dosieroj kun misteraj nomoj. Se mi ekzemple volas prilabori la menuojn de "Writer", kiel mi trovu la koncernan "po"-dosieron? Al mi ŝajnas, ke nun temas pri divenludo. Ĉu ie haveblas ŝlosilo?

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to