Saluton,

mi ŝatus helpi en la provlegado kaj plutradukado de Openoffice.org, sed ne
komprenas kiel fari tion per la nova SVN-deponejo.

Se ne estas tro komplike, ĉu iu povas sciigi

  - kiun programon uzi por tio sub Vindozo 2000
  - kiel elŝuti / alŝuti prilaboritajn dosierojn

Eĉ pli bone estus ie krei paĝon pri tio kun klarigoj kaj konsiloj (ekz. pri
aldonado de komentoj) por la diversaj operaciumoj (aŭ ĉu eventuale jam
ekzistas kaj mi ne sufiĉe atente legis mesaĝojn de la listo?).

Helpeme,

Yves

2007/4/22, Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>:

-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Saluton Joop.

Dankon pro la laboro, kion vi faras, aparte pro la importo de la
tradukaĵaro de Rosetta al la nova SVN-deponejo, por ke ankaŭ aliaj
skipanoj povas prilabori la dosierojn.

Mi tre bonvenigas komentojn, kiajn vi sendis (cititaj ĉisube) sed mi
petas, ke vi metu ilin *en* la .po-dosieron mem*, por ke ili vidiĝu
apud la referencita traduko. Tiel oni scias kiu kontrollegis kion
kiam, kiu ŝanĝis kion al kio, kaj kiam, kaj kial, ktp. Tio multege
helpas kiam iu alia poste tralegas la dosieron -- se tiu vidas, ke
ĉio estas zorge kontrollegita, kaj povas legi la kialon de tiu aŭ
tiu vortelekto, tiam li/ŝi ne perdos tempon re-priserĉante la samajn
informojn.
*Mi vidas, ke vi uzas KBabel por redakti la dosierojn. Mi malmulte
scias pri tiu aplikaĵo, sed certe ekzistas funkcio en ĝi por aldoni
komenton al iu tradukita frazo (kiu aperos en la teksto de la dosiero
kiel linio komencanta per "# " t.e. "kradsimbolo kaj spaceto").

Oni eventuale sendu komentojn ja ankaŭ al la retlisto, laŭbezone.

Bonan daŭrigon!


Tim


On 21 Apr 2007, at 09:12, Joop Eggen wrote:

> Saluton!
> Mi ĵus komencis kontrollegi kaj eventuale korekti.
>
> Kontrolitaj:
> - xmlsecurity/source/component.po
> - xmlsecurity/source/dialogs.po
>
> Kapnotoj:
> "Language-Team: Esperanto <[email protected]>\n"
>
> digital (signature) = cifereca (subskribo) anst. duuma (=binary)
>
> serial number = serinumero anst. sinsekva numero
>   ĉar por kontroli; seria numero k. serinumero aliloke (7 foje)
>

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGKpRo4qQfaYPSZYwRAvBHAKDaySMdH7v7/L9kzgrQBFTOTaYPkACgovpb
64d7CEG6rWo3U9yLYv5S0PQ=
=LajJ
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]


Reply via email to