-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE----- Hash: SHA1 Saluton Joop.
Dankon pro via laboro pri tio. Mi ricevas mesaĝon ĉiufoje kiam oni enmetas ŝanĝojn en la deponejon, kaj ĝi estas sufiĉe aktiva nun de unu aŭ du semajnoj. :o)
Se iu deziras enkondukon en subversio, sciigu tion.
Estas du helptekstoj preparataj -- unu por linuksaj, komandliniemuloj, kaj alia por GUI-emaj vindozuloj. Ni baldaŭ metos ilin ĉe la retejo (anstataŭ la aktuala paĝo, kiu ankoraŭ sendas helpantojn al Rosetta). (!)
- Ĉu la .pot dosieroj eble povas esti forigataj; oni ne plu bezonas ilin por la tradukado.
Certe, jes. La sola kialo por ne fari tion ĝis nun estas, ke mi ne certas, ke ĉiu .pot-dosiero havas korespondan .po-dosieron, kaj ke ĉiu .po-dosiero estas ĝisdata laŭ la .pot-aj (t.e. se la .po- dosiero estas iom malnova, eblas ke la pli nova .pot-dosiero kun la sama nomo nun enhavas novajn frazojn).
Se vi scias, ke tiuj ne estas problemoj, do jes, ne hezitu forigi la .pot-dosierojn. (Ne forgesu uzi `svn delete' anstataŭ simple forigi ilin, por ke svn "rimarku").
- La OOoEoTerminaro.po, la "fundamenta" terminaro de OOo povus ankaŭ eniri subversion.
Tio estus tre bona, fakte, ĉar la plej lasta versio disdonita ja enhavas kelkajn problemetojn. Mi aldonos ĝin.
- Mi scivolus pri la stato de la traduko en la formo de esperantigita OOo-programaro, post la senreviigaj provoj en la pasinteco. Ĉu iu povas facile krei pli aktualan version?
Jen bona demando. Ne mi scias, bedaŭrinde. Yves, ĉu vi iom scias pri tio? Bertilo?
- Kiu uzas kiun tradukan redaktilon, kun kiaj spertoj? Mi uzis KBabel, dum la momento poEdit.
Mi plej ofte uzas poEdit, sed foje ankaŭ simple Emakson. Tim -----BEGIN PGP SIGNATURE----- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFGNcAH4qQfaYPSZYwRAkyaAKC+WxYxA+hqGIjwqfpCpn65ojDGXQCg4b0I XhvaYWN2htKL3ym1u0cMTiM= =7h1r -----END PGP SIGNATURE----- --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
