> Tim skribis:
> Jen demando, tamen: ĉu ni konservu majusklojn je la komenco de fraz
> (er)oj, aŭ ĉu ni ĉiujn forigu?
Fraza (kun fina punkto) aŭ apudskriba komenco estu majusklo, kiel en la angla -
laŭ mi.
Komparo:
Frazoj ĉiam komencas per majusklo.
Apudskriboj en menuoj estas en la nederlanda kaj germana kun komenca majusklo.
Apudskriboj sur butonoj estas en NL kaj EN kun komenca minusklo - sed tiun
distingon ni ne povus facile fari. Feliĉe ni simple sekvu la anglan konvencion
pri la komenca litero.
Mi preferas la analogion kun tradicia E-a libro: la tabelo de enhavo (menueca)
aspektas pli bela kun komenca majusklo.
Mi kontrolos la ŝlosilojn de duopoj .po/.pot, por konfirmi la aktualecon de la
.po-versioj. Poste forigos la .pot-dosierojn.
Joop
__________________________________ Kennt man wirklich jeden über 3
Ecken? Die Antworten gibt's bei Yahoo! Clever. www.yahoo.de/clever