Tim:

 #: swslots.src#FN_CNTNT_TO_NEXT_FRAME.sfxslotinfo.text
 msgid "To Next Frame"
-msgstr "Al la Sekva Kadro"
+msgstr "Al la sekvanta kadro"

Bone, ke vi minuskligis tiujn frazojn, sed mi nebule memoras pri diskuto pri "sekva/sekvanta" kaj mi kredas, ke la konkludo estis, "Ni preferu la pli mallongan 'sekva'."

Bertilo, kio estas via opinio pri tio?

Mi estas vigla porbatalanto por la vorto "sekva".

@@ -644,7 +644,7 @@
 # Akceptis Joop Eggen
 #: swslots.src#FN_LINE_DOWN.sfxslotinfo.text
 msgid "To Line Below"
-msgstr "Al Cxi-suba Linio"
+msgstr "Al cxi suba linio"

Ĝuste, bone.

Ĉu ne pli bone, kaj pli simple/normale, "Al la suba linio"?
Sed fakte eblas ankaŭ "Al la ĉi-suba linio" (= "Al la
linio, kiu troviĝas ĉi-sube / sub tio ĉi").

 #: swslots.src#FN_START_DOC_DIRECT.sfxslotinfo.text
 msgid "Directly to Document Begin"
-msgstr "Rekte al Dokumenta Komenco"
+msgstr "Rekte al komenco de dokumento"

Same kiel ĉi supre -- jam diskutiĝis la uzo de formoj kiel "dokumenta komenco", "kolumna fino", k.s. kaj kvankam estas iom pli kutime en parola Esperanto diri "komenco de la dokumento", estas neniu kialo malpermesi la alian formon, kaj pro ĝia mallongeco ĝi estas preferinda en tiuj kazoj.

Ĉiuokaze, en normala lingvaĵo estu tie unu aŭ du "la"-oj:
"al la dokumenta komenco" / "al la komenco de la dokumento".
Sed tre ofte forestas en la Angla teksto difinaj artikoloj laŭ ia
telegrameca stilo. Mi ofte hezitas, ĉu imiti aŭ malimiti tion en
nia traduko. Tio estas ĝenerala problemo por ni. Mi emas aldoni la
mankantajn artikolojn, krom eble en tiaj okazoj, en kiuj vere
necesas plejeble mallongaj esprimoj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to