-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1
Saluton al ĉiuj.
Mi ĵus aldonis al la deponejo skripton, kiun mi verkis, nomitan "cxie-
sxangxi". Per ĝi oni povas serĉi kaj anstataŭigi vortojn en nia
laboro. Ĝi aŭtomate trovas ĉiun .po-dosieron en dosieruja arbaro,
kaj ŝanĝas nur la tradukitajn frazojn (ne la komentojn, ne la
anglajn frazojn).
Mi ĉivespere uzis ĝin dufoje: por forigi ĉiun "~" el niaj tradukoj,
kaj por ŝanĝi "paragrafo"n al "alineo"n. (Fakte mi ŝanĝis
"paragraf" al "aline" kaj "Paragra" al "Aline".)
Se vi volas uzi ĝin, vi unue havigu al vi kopion -- simpla `svn
update` sufiĉos. Vi verŝajne devos rulebligi ĝin:
~$ chmod +x cxie-sxangxi
Por ĝin uzi, vi tajpu ion tian:
~$ ./cxie-sxangxi 'paragraf' 'aline'
Precize tion mi faris ĉivespere. Por forigi la "~", mi faris tion:
~$ ./cxie-sxangxi '~'
Tie, mankas dua argumento, do la "~" estas anstataŭigita de nenio.
(Gravas ankaŭ, ke la '~' estu inter citiloj; kiam mi unue provis sen
citiloj, mia ~ iĝis "/Users/tim"!)
La serĉo/anstataŭigo fakte funkcias per la komando 'sed' (`sed s/
paragraf/aline/g`) do vi povas enmeti regulajn esprimojn laŭ la
kapabloj de tiu komando.
Uzu ĝin se necese, sed zorgegeme, mi petas!
Bonan daŭrigon.
Tim
PS Mi devintus aldoni, ke ĝi funkcias nur sub Linukso aŭ io simila
(alia unikso, Cygwin, Makintoŝa OS X se la ĝustaj eroj estas
instalitaj, ktp.)
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)
iD8DBQFGP+Hs4qQfaYPSZYwRAjvpAJ9YerEvIjivJxUdftkeTWMrp0Rc/wCgpTfa
5zANjDWUpVSUbGOv9BcOl3o=
=P7Vu
-----END PGP SIGNATURE-----
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]