> De: Tim Morley <[EMAIL PROTECTED]>
> Mi preferus ion pli ĝeneralan, kiel la proponita ".sxxc".
Mi ankaŭ jam pripensis pri xx por kompletigi la x-skribon.
Tamen kontraŭe al LaunchPad, ni nun laboras per limigita skipo, kaj probable
per iu po-redaktilo. Ĉu oni do ankoraŭ konservu la x-skribon, aŭ simple povus
redakti per UTF-8? Vindozo havas Ek!, Linukso estas agordebla. Erara uzo,
precipe de Latina-3, estas aŭtomate detektebla kaj korektebla. Subversio ankaŭ
helpas.
Do, ĉu ne meritus rekonsideri ĉu uzi jam ĉapelitajn literojn?
Bonvolu, mi ne povas juĝi ĉi tiun aferon. En la pasinteco estis oftaj
problemoj, mi komprenis. Eble ankaŭ iu tradukas je sia laborloko kaj nur povas
uzi la x-manieron.
La tradukado mem progresas (la 200-a versio ĵus estas konservita). Restas nur
iomete de la fintradukado, kaj kontrollegado (se oni ne konsideras la
help-tekstojn).
Kaj certe terminologia kaj tradukstila diskutado povas ankoraŭ okazi en ĉi tiu
dissendolisto.
Joop
__________________________________ Yahoo! Clever: Sie haben Fragen?
Yahoo! Nutzer antworten Ihnen. www.yahoo.de/clever