estas komplika termino...

mi konsentas kun Tim ke estas almenaŭ du signifoj por "preview".

por "print preview" mi ŝatas "aspekto de la presotaĵo"; por "preview image"
plaĉas al mi "aspekto de la kreota bildo" (ja efektive temas ĉi-kaze pri
kiel aspektas).

"public preview" verŝajne tradukiĝu kiel "publika antaŭvido" (aŭ vidigo)

"close preview" verŝajne tradukiĝu kiel "fermi antaŭvidon" kaj ne kiel
"fermi aspekton" (sama logiko validas por "disable preview")

"preview mode" verŝajne estas "antaŭvida reĝimo" kaj ne "aspekta reĝimo" aŭ
io tia

Konkludo: verŝajne ni bezonas kaj "aspekto"n kaj "antaŭvido"n kiel tradukoj
por "preview", depende de la kunteksto. Ni tamen provu trovi iun logikon por
povi unuece traduki.

Yves

2007/5/16, Joop Eggen <[EMAIL PROTECTED]>:

Aliaj ideoj:
- finaspekto (ecx se ne vere fina)
- antauxvidigo (kiel antauxmontro)
- demonstro
- presa antauxvidajxo


Cxar ni evitis "montri" uzante "vidigi", antauxvidigo, eble kun variajxo
por presa ~, tauxgas.

"Aspekto" havas tian netransitivecon, cxu? Kaj povus esti same bone uzata
por "view". Do tiuokaze mi inklinas al "finaspekto".

"Antauxrigardo" povus esti.

Mi sxanceligxas inter 2 plikomplikigoj: antauxvid(ig|ajx)o, finaspekto.
Mi tre volonte lasas la decidon al la aliaj.

Joop




      Heute schon einen Blick in die Zukunft von E-Mails wagen? Versuchen
Sie´s mit dem neuen Yahoo! Mail. www.yahoo.de/mail

Reply via email to