Joop Eggen:
Mi pasintan semajnon elsxutis zipdosieron de literumilo kun iu eo_EO.dict kaj eo_EO.aff; kiel ekz. it_IT.dict/aff. Mi tamen ne (tuj) sukcesis, kaj cxesis. Povus esti sxangxo de formato; kaj mi jam volis sercxi pli aktualan version.
Normale sufiĉas uzi en OpenOffice.org la menueron Dosiero -> Helpantoj -> Instali novajn vortarojn Tie oni elektu la Esperantan vortaron el la listo de haveblaj vortaroj. (Oni atentu, ke unue oni devas elekti lingvon, kiu estu interfaca lingvo por la helpanto. Oni facile konfuziĝas pensante, ke tiu komenca lingvoelekto estas elekto de la instalota vortaro.) -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com
