Saluton,

mi verkis artikolon pri la pasinta laborsemajnfino de nia tradukskipo en
Cambridge. Morgaux vespere mi sendos gxin al la redakcio de Libera Folio.
Aldonoj kaj rimarkoj bonvenas gxis la 20h :-)

http://docs.google.com/Doc?id=dghh2r98_23fc6892

Mi tre gxojas povi anonci ke Tomek, pola programisto de la klubo Varosovia
Vento, gxisdatigis la provizoran retejon de la projekto Komputeko; vidu
http://viavento.aplus.pl/komputeko/

Vi trovos en la Komputeko nun preskaux 4000 prikomputilajn terminojn kaj
esprimojn kun fontindikoj kaj alternativaj tradukoj en Esperanto. Tomek
aldonis ankaux statistikojn pri vizitintoj kaj sercxitaj terminoj; vidu
http://viavento.aplus.pl/komputeko/stat.php

Mi planas baldaux ekuzi la retregionon www.komputeko.net Gxis tiam mi ne
intencas vaste komuniki pri la projekto. Tio venos :-)

Se vi trovas eraron en la Komputeko, volas proponi mankanta(j)n termino(j)n
aux dubas pri certa(j) traduko(j), ne hezitu sendi pri tio mesagxon al mi.
Ekzistas papera versio de la Komputeko por provlegado. Mi planas post pli
malpli jaro da kroma diskutado kaj aldonado eldoni unuan "komercan"
brosxuron.

Se vi volas ekscii pli pri la projekto, informoj haveblas en la vikio de [EMAIL 
PROTECTED]:
http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko

Amike,

Yves

P.S.: la sxangxetoj kiujn mi faris cxi-semajnfine al la datumbazo dum la
laborsemajnfino en Cambridge, ankoraux ne estas aldonitaj.

Reply via email to