-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Mi skribas simple por danki al Donald pro ĉiuj liaj lastatempaj ŝanĝoj al la retejo. Li fakte estas la sola persono inter ni, kiu aktuale havas la bezonatan ŝlosilon por tion fari, do ni dependas de li por nia publika fasado!

Mi pasigas ege okupitan semajnon, sed nun havas ĉion bezonatan por ĝisdatigi niajn .po-dosierojn al la plej lasta versio de la aplikaĵo. Tio kreos kelkajn centojn de novaj netradukitaĵoj, kaj "fuzzy"-igos almenaŭ dekojn, eventuale centojn de aliaj. :o( Mi pasigis du aŭ tri tagojn kreante skripton por malpliigi tiujn mankojn jam de kelkaj centoj; la cetero, tamen, estos farenda permane.

Mi anoncos kiam la novaj dosieroj estos en la deponejo.

Dankon al ĉiuj pro la daŭranta laboro.  :o)


Tim



-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGl1Sp4qQfaYPSZYwRAoh3AKDH5gF71RjO94ZgXVkFxorZzRp9IwCg74zD
C4y5WwEhYZxQMdmzc8tDXbo=
=Cl9q
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to