-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Ĉe tiu ĉi paĝo, mi vidas, ke la venonta eldono de OOo (la versio 2.3) aperos komence de septembro, sed la limdato por enigi niajn tradukojn en ĝi estas la 26-a de julio, t.e. post 9 tagoj de nun.

Problemeto estas, ke mi forestos kvar tagojn dum tiu periodo, kaj reforiros je la 26-a mem, sed ja intencas, dum la tago aŭ du antaŭe, konverti nian laboron al la bezonata formato kaj sendi ĝin al OOo por publika eldono kun la aliaj lingvoj.

Do: restas malpli ol 9 tagoj! Mi petas, ke vi koncentru vian laboron *ne* sur la helpodosieroj, kiujn ni certe ne finos antaŭ tiu dato, sed sur la netradukitaj novaj dosieroj kaj la svagaĵoj ekster la helptekstoj. Ne forgesu ankaŭ pofilter por trovi eventualajn eraretojn.

Antaŭdankon pro via daŭra laboro, kaj ne hezitu starigi demandojn al la listo laŭbezone.

Ĝis baldaŭ.


Tim


PS Mi ne forgesis la Google-dokumenton pri la aliaj ŝanĝendaĵoj, pri kiuj ni konsentis dum la renkontiĝo. Ankaŭ ilin mi faros antaŭ ol la Granda Sendo.



-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin)

iD8DBQFGnREw4qQfaYPSZYwRAtgoAKDw0ZQ9fVVCZ7re0mOJmTCqJ6BbKwCdEuR0
FOUPcsD2Mpgni98tmE2qs3k=
=NrDf
-----END PGP SIGNATURE-----

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to