http://www.openoffice.org/issues/show_bug.cgi?id=78638
Kiam mi kompilis la .po-dosieraron en GSI-dosieron, mi uzis la revizion 496 de nia SVN-deponejo, kies enhavo nun baziĝas sur la .pot- dosierojn de SRC680_m222 (t.e. la 222-a "mejlŝtono" de la branĉo 680 de la fontkodo de OpenOffice.org).
Se testversioj aperas antaŭ la granda eldono, mi tuj indikos tion al vi. Intertempe vi povos rigardi tie:
ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/por malkovri ĉu aperis alia mejlŝtona versio post la m222. Tiukaze, ĝi povus jam enhavi la plej lastan laboron de la skipo. (La m222 mem kaj aliaj antaŭe enhavas nur la tre aĉan version de la traduko, kiun ni sendis pasintfoje).
Nu, mi foriros al Francio hodiaŭ posttagmeze, sed certe sekvos la aferon de tie.
Ĝis baldaŭ. Tim
PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part
