Rapidu, linuksuloj -- elŝutu la novan testversion de OOo en Esperanto de ĉi tie: ftp://ftp.linux.cz/pub/localization/OpenOffice.org/devel/680/ SRC680_m223/Build-1 kaj raportu pri la aĉeco de la lingvaĵoj. Mi ne certas, ke tiu versio enhavos pli ol la lasta, sed sciante, ke ĝi aperis nur hieraŭ, ĝi devus enhavi la plej lastan version de ĉio.

Mi aktuale estas for de mia hejmo, senlinuksa, kaj sen rapida retaliro, do mi dependas de vi por scii ĉu (kiom?!) ni sukcesis. Kaj mi senpacience atendas viajn raportojn!


Tim




Attachment: PGP.sig
Description: This is a digitally signed message part

Reply via email to