Saluton,

mi laboras ĉe firmao kiu tradukas komputilajn programojn de la angla
al la nederlanda kaj franca lingvoj. Ofte ni elektas simple ne montri
tiajn "ŝpruchelpilojn", ne nur ĉar mankas tempo ilin traduki, sed
ankaŭ ĉar la helptekstoj ne vere alportas utilajn informojn (kelkaj
estas eĉ ridige troigitaj kaj klare senutilaj, almenaŭ en
VectorWorks).

Ĉu eblus teknike fari tian elekton por OOo.org en Esperanto? Kelkaj
esperantistoj estas tre "sentemaj" pri la angla kaj sendube rifuzus
uzi "duontradukitan version".

Amike,

Yves

2007/9/6, Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>:
> Joop Eggen:
>
>  > De: Bertilo Wennergren
>
>  >> Mi ĵus aldonis cimon pri la ŝvebaj helpotekstoj en la nova
>  >> ĉapela OOo: Ŝajnas, ke amasoj el tiuj helpotekstoj estas
>  >> ankoraŭ en la Angla, eble eĉ ĉiuj el ili. :(
>
>  > Jes, la helpo gxenerale ankoraux ne estas grande tradukita.
>  > Temas pri kvanto kiu ecx superas la reston. Tamen ankaux estas
>  > konsiderinda progreso. Do ni kontinuu.
>
> A ha. Mi ne sciis, ke tiuj helpobobeloj, kiuj praktike estas
> parto de la programinterfaco, kalkuliĝas al la ĝenerala
> helpoteksto. Sed se jes, tiam tio estas iom trankviliga klarigo.
>
> Mi jam sciis, ke la ĝenerala helpoteksto restas por traduki. Sed
> mi pensis, ke tio estas izolita part(eg)o, kiun oni renkontas nur
> se oni aparte alklakas "Helpo". Estus iele tolereble lanĉi
> version, en kiu la tuta interfaco, krom helpotekstoj aparte
> atingataj per alklako de "Helpo", estas tradukita. Sed la nuna
> stato, kiun netradukitaj helpobobeloj, kiuj aperadas, kiam oni
> metas la musmontrilon en diversajn lokojn, estas ankoraŭ
> neakceptebla.
>
> Ĉu eblas en la helpotekstoj rekoni, kiuj partoj aperos en tiaj
> bobeloj? Se jes, tiam ni povus aparte ataki tiujn partojn, por ke
> almenaŭ la tuta programinterfaco estu tradukita ĉe la lanĉo.
>
> Kian tempoperspektivon ni havas pri lanĉo de tute tradukita
> versio? Mi antaŭe imagis, ke ni unue lanĉos sen tradukita helpo,
> sed tio evitende ne estas farinda.
>
> --
> Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>
> ---------------------------------------------------------------------
> To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to