Joop Eggen:

Bertilo Wennergren:

Sed mi preferas "je" al "al"... ial ... en "Alklaku je 'Malfermi...'" k.s. Tamen al mi plej plachas la simpla "Alklaku 'Malfermi...'".

Se mi bone komprenas: "Alklaku butonon 'Malfermi...'"

Kun anoncvorto kaj "la" ("la butonon", "la menueron"...) plej bone.
(Sed eble ialoke tia anoncvorto ne konvenas.)

; kaj la uzado de kvotoj kiel en la origina teksto (por ne inciti la erardetektadon de 
pofilter); kun au sen "la"?

_Citiloj_, jes. Mi pensas, ke preskaŭ ĉiam "la" estas aldoninda:
"la butonon 'UMO'", "la menueron 'ZOZO'" k.s.

(Ĉu iam povas temi pri pluraj samnomaj butunoj aŭ simile, el kiuj oni
elektu ajnan? Mi dubas, sed se jes, tiam tamen sen "la" en tiuj
okazoj.)

(Mi denove demandas, char mi ja ne tre shatas aldoni "butonon/menueron" - 
ghenerale.)

Eble necesas elekti ĉiufoje laŭ la kunteksto, ĉu tia aldono konvenas.
Kaj oni aldonu tian anoncvorton, nur se oni certas, pri kio temas
(butono, menuero, io alia...).

Certe estas plej klare kun anoncvorto, sed mi koncendas, ke tio
povas eble esti iom peza.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to