Joop Eggen: > Mi nek retrovis "skali" nek "skaligi" en PIV kaj kelkaj aliaj > vortaroj, tamen jes en ReVo.
> Rim. por la tradukado: > En la angla ĝi estas kaj transitiva kaj netransitiva: > "the application scales well" = la aplikaĵo ĉe pligrandiĝo/pli > alta ŝargiteco bone kondutas / la aplikaĵo je diversaj skaloj > bone funkcias. => skali / skaliĝi > "scale an image" = ŝanĝi la skalon de bildo. => skaligi / skali > Interreta serĉo donis al mi 13 ekzemploj de skalig- kaj neklara > nombro de la alia (interfero kun aliaj lingvoj). > Eble oni petu helpon ĉe la ReVo-dissendolisto. Rimarku, ke tute ne estas memkompreneble, ke verbigo de la O-vorto "skalo" (kun au sen IG au IĜ) donu verbon, kiu signifas "grandigi/grandiĝi/malgrandigi/malgrandiĝi (iele lau skalo)". Se oni pripensas, tio estas sufiĉe stranga. Eble temas pri Angla idiotismo, kiun ni tute ne bezonas sekvi. (Aliflanke: kiel do diri?) -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
