-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1
Saluton Marcos, kaj dankon pro la kontribuo. Ne hezitu ripeti la
sperton! Kaj ne ofendiĝu kiam mi malkonsentas kun vi ĉi malsupre. :o)
se "skaligi" ne sufiĉe klaras, tiam "reskaligi" ankaŭ ne sufiĉe
klaras. "Aliskaligi" aliflanke tute bone montras ke oni ŝanĝas
ion al alia skalo.
Tio tuj memorigas min pri la antaŭnelonga diskutado pri "renomi/
alinomi", kies konkludo estis, ke kvankam "alinomi" estas tute
preciza kaj nedisputeble klara esprimo, ni tamen preferu "renomi" ĉar
oni devas vere harfendi* por peni miskompreni ĝin, kaj la simileco al
diversaj aliaj lingvoj, i.a. evidente la angla, eĉ pli helpos al
tiulingvaj uzantoj.
Kaj mi emas apliki pli malpli la saman logikon ĉikaze. Kvankam oni ne
diras "re-scale" en la angla, mi ne povas imagi alian sencon por la
esperanta vorto "reskaligi" ol "ŝanĝi la skalon". Mi devas supozi,
ke se mi havas la eblon reskaligi ion, do oni jam almenaŭ unufoje
skaligis ĝin, kaj refarante tion mi verŝajne ŝanĝos la skalon.
Ĉu ne?
Eventualajn aperojn de "skaliĝi" mi ŝanĝus al "aliskaliĝi".
Do vi tute ne uzus "skali", ĉu? Nur "aliskaliĝi" kaj "aliskaligi"?
Tim
*Muŝbugri, eĉ, por la francamantoj inter vi. :o)
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin)
iD8DBQFG++oM4qQfaYPSZYwRAnm5AJ0Y1YiSbNGnYNNMlgj7hZovTqLc3gCgs5I7
OuzjNTMbi2vncpvshYsDChg=
=fp+v
-----END PGP SIGNATURE-----
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]