Saluton, tre longe mi jam diskutas pri "to browse" kaj "browser" kun diversaj tradukantoj. Mi pensas ke mi finfine elturniĝis, almenaŭ 95% :-)
Lastan diskuton mi havis pri "file browser". Mi ĝis antaŭnelonge uzis "lokan foliumilon" aŭ ion similan. Pluraj esperantistoj al mi sciigis ke oni "neniel foliumas dosierojn en dosierujo". Oni ilin ĉu esploras, ĉu traserĉas. Ankaŭ Bertilo konfirmis tion al mi; laŭ li la traduko de "file browser" estas "dosieresplorilo". Se oni ne foliumas en dosierujo, logike "to browse a folder" tradukiĝas do kiel "esplori (dosierujon)". Ĉu? Iom gravas, ĉar en nia traduko de OOo.org sufiĉe ofte aperas "Foliumi". Ĉu vi konsentus ŝanĝi tion al "Esplori"? Eduardo de la tradukskipo de Firefox momente uzas "Ekzameni", sed tio ne aparte plaĉas al mi. Ĉu estas eventuale aliaj proponoj? Amike, Yves P.S.: lingvan pakaĵon por Firefox en Esperanto vi povas elŝuti de http://tradukado.esperanto.org.uy/