On Dec 2, 2007, at 4:22 PM, Tim Morley wrote:
Saluton Jan.
Unue, mi danku vin pro via testado de OpenOffice.org en Esperanto,
kaj pro la fakto, ke vi prenis la tempon skribi al ni kun pliboniga
propono.
Mi devus aldoni, ke mi testas ĉefe la makintoŝa versio, kiu
apenaŭ uzas tiujn fulmklavojn, do mi ne rimarkis la problemon.
Mi sukcesas tajpi en Ooo per makintoŝa maniero la ĉapelitajn
literojn de Esperanto, t. e.. per senpaŝ- aŭ mortaklavaj "6" por
cirkumflekso kaj "b" por brevo, en Makintoŝa OS 10.4.11 sur Intel-
hava MacBook Pro. Mi havas Ubuntu 7.10 sur la sama disko en aparta
regiono de la disko. Mi sukcesis instali la makroon de B.
Wennergren, kaj ĝi faras iksoskribitan tekston unikoda.
Mi rimarkis la manieron modifi Xmodmap, sed tio ebligas tajpadon nur
sur PC-a klavaro per klavoj mankantaj ĉe Makintoŝa MacBook-a
klavaro. Ĉu estas modifado de tiu dosiero, kiu ebligus tajpadon
analogan al tio en Makintoŝo, t. e., ĉu oni povas atribui al klavo
de Makintoŝa MacBook-a klavaro senpaŝigan funkcion por Ubuntu? Tio
sukcesigus tajpadon en multaj programaroj por Ubuntu, ne nur en Ooo.
Mi supozas, ke la Makintoŝa klavo "Control" taŭgus kiel "alt" en PC,
sed ĝi lokiĝas sole maldekstre en Makintoŝa MacBook-a klavaro.
Mi ankaŭ instalis Vista en apartan regionon de la sama disko kaj
instalis la programaron "Unired" de Jurij Finkel, kaj mi supozas, ke
tio estas la plej bona rimedo por unikodigo de teksto en Vista.
...
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso
||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have
read this email without warning, warrant, or notice. They may do this
without any
judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.